Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ameriko

Mapo de Ameriko.
Areo Pli ol 42.000.000 km²
Loĝantoj 910.717.000
Landoj 35
Dependaj teritorioj 21
Ĉefaj lingvoj hispana
angla
portugala
franca
nederlanda
haitia
keĉua
ajmara
naŭatla
gvarania
Horzonoj UTC-10 A UTC
Plej grandaj urboj Sao Paulo
Meksikurbo
Nov-Jorko
Losanĝeleso
Bonaero
Rio de Janeiro
Ĉikago
Lima
vdr

Ameriko estas superkontinento situanta en la okcidenta hemisfero. Ameriko estas konsiderata en pluraj landoj la dua plej granda kontinento en la mondo, post Azio. Ĝi okupas grandan parton de la Okcidenta Hemisfero de la Tero. Ĝi etendiĝas ekde la Arkta Glacia Oceano norde ĝis la Horna Kabo sude, en la kunfluado de la oceanoj Atlantiko kaj Pacifiko kiuj limigas la superkontinenton oriente kaj okcidente, respektive.

Kun surfaco de pli ol 42.000.000 km², ĝi estas la dua termaso plej granda en la planedo, kovrante 8,3% de la tuta surfaco kaj 30,2% de la emerĝita tero kaj krome ĝi koncentras ĉirkaŭ 12% de la homaro.

Pro tia grando kaj geografiaj karakterizoj, Ameriko estas tradicie dividita en Nordameriko, Centrameriko, la Antiloj kaj Sudameriko. Kelkaj geografoj konsideras Centramerikon kaj Antilojn unu sola subregiono ene de Nordameriko. Laŭ ĝiaj kulturaj trajtoj, oni povas distingi anglosaksan Amerikon, la nelatinidan Karibion kaj Latinamerikon.

La superkontinento estis malkovrita de Kristoforo Kolumbo. Antaŭe ĝi estis nomita kiel Abya Yala de la majaoj kaj la centramerikaj kulturoj, kiel "Amerrikua" (vento-lando) de la majaoj de nuna Nikaragvo kaj "Cem Anahuac" de la aztekoj.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Ameriko de la kartografiisto Jodocus Hondius, 1640.

La unua fojo kiam estis uzita la nomo "Ameriko" en Eŭropo por nomi la terojn atingitajn de Kolumbo estis en Cosmographiae Introductio, verkita de la germana kartografo Martin Waldseemüller, kiu priskribis en siaj laboraĵoj la hispanajn posedojn de Nordameriko, Antiloj, Centrameriko kaj Sudameriko, kiujn li desegnis en la unua ekzistanta mondmapo kaj kiujn li nomis en sia tuto kiel Ameriko honore de Amerigo Vespucci. Danke al la evoluo de la presilo, la nomoj donitaj de Waldseemüller rapide diskoniĝis en la sciencaj rondoj de Eŭropo. Rilate al la insuloj kaj la tuta superkontinenta maso de la okcidenta hemisfero, la flandr-devena geografo Gerardus Mercator uzis la saman vorton Ameriko unuafoje en siaj kartografiaj laboraĵoj per mondmapo eldonita en 1538. Aliflanke la hispana monarkio jure nomis siajn amerikajn posedaĵojn kiel Kastiliaj reĝlandoj de Indioj. La Brita Krono nomis siajn posedaĵojn Okcidentaj Indioj.

Alia vorto uzata por la superkontinento estas Nova Mondo, kompare kun la Malnova Mondo, t.e. la teritorioj jam konataj al eŭropanoj dum la Mezepoko.

Historio[redakti | redakti fonton]

majaa hieroglifo por la numero nulo. La majaoj evoluigis matematikon. Inter aliaj aferoj ili inventis la «nulon» ĉirkaŭ 36 a.K Ĝi estas la unua dokumentita uzo de la aparta nulo kiel oni konas ĝin hodiaŭ.[1]

Ĝis la lastaj jardekoj regis la teorio pri malfrua loĝado[2] kiu asertas ke la alveno de la homo en Amerikon okazis el Siberio antaŭ 12-14 mil jaroj tra Beringio dum la Vurma Glaciepoko. Tamen, pli poste diversfakaj sciencistoj pridubis tion kun ĉiam pli da evidentaĵoj, kreante la novan teorion pri frua loĝado[3]. Ĝi asertas, ke loĝado de Ameriko estas pli antikva (eble inter 20.000 kaj 50.000 jaroj), kaj dum tiu proceso oni uzadis aliajn itinerojn por veni en Amerikon el Siberio, Mongolio[4] kaj eĉ el aliaj lokoj.

Machu Picchu, ekzemplo de la alta inkaa civilizo

En Ameriko okazis du sendependaj Neolitikaj Revolucioj: en Mezameriko, antaŭ 10.000 jaroj kaj en la anda regiono de Sudameriko, antaŭ 5.500 jaroj. Antaŭ 5.000 kaj 6.000 jaroj, formiĝis la grandaj indiĝenamerikaj lingvaj grupoj.

En Ameriko disvolviĝis gravaj civilizoj, kiaj Caral (la plej antikva urbo de Ameriko), la prapuebla kulturo, Pueblo-indianoj, kimbajo, nazka, Ĉimu-kulturo, Ĉavina kulturo, parakazo, moĉeo, hŭari-kulturo, lima kulturo, zapotekoj, miŝtekoj, totonakoj, toltekoj, olmekoj, mŭiska (or-kulturo) kaj la pintaj civilizoj de la imperioj de Teotiŭakano, Tiahuanaco, majaoj, aztekoj kaj inkaoj, inter multaj aliaj.

Kelkaj historiistoj asertas, ke la vikinga koloniado en Ameriko estis la unua veninta el la eŭropa teritorio, kvankam ekzistas teorioj pri antaŭa ĉeesto.[5] Eriko la ruĝa establis la unuajn koloniojn en Gronlando en la jaro 985. Lia filo Leif Eriksson ĉirkaŭ la jaro 1000 establis en nuna Novlando koloniojn, kiuj malaperis kun la paso de la jaroj.

Kristoforo Kolumbo alvenas en la insulon Guanahani

Ekde la alveno de Kristoforo Kolumbo, la enkonduko de novaj malsanoj kiel la variolo okazigis demografian katastrofon. Laŭ kelkaj esploristoj, ili estigis la formorton de 93% de la loĝantaro[6]. En tiu kadro, kelkaj eŭropaj imperioj konkeris kaj koloniis parton de la kontiento, okupita de kulturoj kaj civilizoj jam loĝintaj tie de antaŭ jarmiloj. Hispanujo venkis la grandajn civilizojn azteka kaj inkaa kaj etendigis sian imperion laŭlonge de la tuta pacifika marbordo kaj la baseno de Rivero de la Arĝento, dum Portugalujo koloniis la marbordan strion de nuna Brazilo[7]. Francio establis koloniojn en la atlantika marbordo ekde la nuna Kanado ĝis la nordo de Brazilo. Britio establiĝis en la orienta marbordo de Nordameriko kaj en kelkaj regionoj de la kariba marbordo. Nederlando kaj Danio establis koloniojn en etaj insuloj de Karibio kaj Rusio fine konkeris la regionon de Alasko. La jezuitoj organizis en la regiono de la Rivero Parano reton de jezuitaj gvaraniaj urboj-misiejoj, loĝitaj ekskluzive de jezuitoj kaj indiĝenoj (gvaranioj) kun ekskluziva uzo de la gvarania lingvo. Altgrade memstaraj, ili estis konsideritaj kiel ŝtato ene de la Hispana Imperio.

Oni ankaŭ devas substreki ke la eŭropa konkerado estis malakceptita en diversaj partoj de la superkontinento[8]. Pluraj originaj popoloj sukcese rezistis la eŭropajn invadojn sur vastajn teritoriojn, kaj daŭre kontrolis ilin ĝis la fino de la 19-a jarcento. Araŭkanio, Patagonio, Pampo, Mato Grosso, Amazono kaj la grandaj pratoj de la nordamerika okcidento, restis sub kontrolo de nacioj kiaj la mapuĉoj, pŭelĉoj, rankeloj, viĉioj, tobaoj, amazonanoj, algonkenoj, aopioj, komanĉoj, eskimoj, ktp.

La malsanoj enkondukitaj de la eŭropanoj, kiel la variolo, kaŭzis amasan pereon de la originaj loĝantoj kaj demografian kolapson kiu superis 90% de la tuta loĝantaro

Deklaro de Sendependeco de Usono. Ĝi malfermis la vojon por la fino de la koloniismo.

En Sudameriko ankaŭ instaliĝis respublikoj de afrikdevenaj sklavoj, kiuj fuĝis de la portugaloj, kaj establis siajn ŝtatojn kiel Quilombo de los PalmaresQuilombo de Macaco.

Post tri jarcentoj da kolonia regado, la amerikaj popoloj komencis deklari sian sendependecon, postulante la rajton por organiziĝi kiel naciaj ŝtatoj, milite konfrontitaj kontraŭ la eŭropaj potencoj, tiel malfermante la mondan proceson pri senkoloniado de Ameriko. La unuaj kiuj faris tion estis la britaj Dek Tri Kolonioj, el kiuj en 1776 estiĝis Usono, kiel nova socia modelo, bazita sur novaj politikaj konceptoj kiel sendependeco, konstitucio, federismo kaj homaj rajtoj.

En 1804 la afrikdevenaj sklavoj de Haitio ribelis kontraŭ la francaj koloniantoj, deklarante la sendependecon de tiu lando kaj kreante la unuan modernan ŝtaton, regata de amerik-afrikanoj[9].

En 1809 okazis pluraj ribeloj en la hispanaj kolonioj de Ameriko: la 25-an de majo kaj la 16-an de julio okazis la ribeloj en la urboj Chuquisaca kaj La Paz, respektive, en la Vicreĝlando Río de la Plata, kaj la 10-an de aŭgusto ekflamis la Kita Revolucio[10] gvidata de la markizo Juan de Montúfar. Post kompleksaj procesoj kaj militoj, naskiĝis novaj nacioj: Argentino, Bolivio, Kolombio, Kostariko, Ĉilio, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Paragvajo, Peruo, Urugvajo kaj Venezuelo. En 1844 kaj 1898 la proceso kompletiĝis per la sendependiĝo de Domingo kaj Kubo.

En 1816 naskiĝis la granda sendependa sudamerika ŝtato, nomata Granda Kolombio, kiu ampleksis la teritoriojn de nunaj Panamo, Kolombio, Venezuelo kaj Ekvadoro kaj regionoj de Brazilo, Kostariko, Gujano, Honduro, Nikaragvo kaj Peruo. Ĝi disiĝis en 1830.

En 1822 Brazilo organiziĝis kiel sendependa monarkio — la Brazila Imperio — post disiĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo. Ĝi ekzistis ĝis 1889, kiam la monarkio estis forigita por krei respublikon. Aliflanke, Usono kaj Britio negocis en 1867 sendependigan proceson kun restriktoj por Kanado, kiu konsolidiĝis dum la 20-a jarcento.

En la dua duono de la 20-a jarcento pro la premo de la senkoloniiga proceso, akcelita de Unuiĝintaj Nacioj[11], pluraj popoloj de Karibio ricevis sian sendependecon disde Britio: Belizo, Antigvo kaj Barbudo, Bahamoj, Barbadoso, Grenado, Jamajko, Sankta Kito kaj Neviso, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Sankta Lucio, Trinidado kaj Tobago. Samtempe sendependiĝis Surinamo disde Nederlando kaj Gujano disde Britio. En la nuntempo, ankoraŭ ekzistas pluraj popoloj kaj teritorioj sub kolonia regado brita, franca kaj nederlanda.

Post la emancipiĝo la landoj de Ameriko sekvis malsamajn vojojn. Dum la 19-a jarcento Usono fariĝis monda potenco kaj anstataŭis Eŭropon kiel regpovon en la regiono.

Novjorkaj nubskrapuloj, montro de la usona riĉeco.

La 20-a jarcento vidis la pliigon de la diferenco en la evoluo kaj disvolviĝo de Usono kompare kun la cetero de la kontinento. Tiel, dum Usono konvertiĝis en grandan mondpotencon ekde la mezo de la jarcento, Latinameriko kaj Karibio fariĝis regiono kun pli da socia malegaleco de la mondo, inkluzive de Haitio, Bolivio kaj Brazilo.

Inter la plej gravaj politikaj okazintaĵoj de la historio de Ameriko troviĝas la Meksika Revolucio (1910-1917)[12], la Malvarma Milito (1945-1991), kiu fronte oponis Usonon kontraŭ Sovetio[13] kaj pluraj diktaturoj en Latinameriko kaj la Kastrisma revolucio (1959)[14]. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj la apero de rock and roll, kiel rezulto de la fuzio de afr-amerikaj kulturoj kaj ĝia tutmonda disvastigo, kaj de junulaj radikalaj movadoj okazigis profundan kulturan ŝanĝiĝon. Ekde la 1980-aj jaroj la koncentriĝo de entreprenoj, universitatoj kaj la teknologiaj novaĵoj, produktitaj en Silicon Valley en Kalifornio, konvertis la regionon en la akson de la Informa socio.

Ekde la fino de la 19-a jarcento, la landoj de Ameriko serĉis unuecan sistemon, nomatan tutamerikismo, rezultante en la kreado de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj[15] en 1948. Aliflanke, ekde fino de la 20-a jarcento, la amerikaj landoj pliigis siajn penojn por subregione integriĝi en diversaj instancoj kiel la Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento[16], Merkosudo[17], Anda Komunumo de Nacioj[18], Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko[19], la Bolivara Alternativo por Ameriko[20] kaj la Karibia Komunumo[21].

Ameriko: unu aŭ du kontinentoj?[redakti | redakti fonton]

En Usono kaj Kanado, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko. Sed en Meksiko, Centra Ameriko kaj Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika terkolo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio.

El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Angla-Ameriko (tiuj areoj norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva).

Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la angla frazo "America to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tio foje kaŭzas miskomprenojn, ĉar ne ĉiam eblas scii, ĉu oni diras pri amerikanoj entute aŭ nur pri usonanoj.

En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.

Fizika geografio[redakti | redakti fonton]

N60-90, W150-180 N60-90, W120-150 N60-90, W90-120 N60-90, W60-90 N60-90, W30-60
N30-60, W150-180 N30-60, W120-150 N30-60, W90-120 N30-60, W60-90 N30-60, W30-60
N0-30, W150-180 N0-30, W120-150 N0-30, W90-120 N0-30, W60-90 N0-30, W30-60
S0-30, W150-180 S0-30, W120-150 S0-30, W90-120 S0-30, W60-90 S0-30, W30-60
S30-60, W150-180 S30-60, W120-150 S30-60, W90-120 S30-60, W60-90 S30-60, W30-60
Fizika mapo de Ameriko

Ameriko estas la dua plej granda termaso de la planeto, post Azio. Ĝi havas ĉirkaŭ 42.437.680 km². Ĝi etendiĝas de nordo al sudo ekde Kolumbia Kabo (58ºN, Kanado) en Glacia Artika Oceano ĝis la Insuloj Diego Ramírez (56ºS, Ĉilio), situantaj ĉe la Drake-pasejo, kiu disigas la amerikan kontinenton disde Antarkto. Ĝia plej orienta punkto korespondas al la Blanka Kabo en Brazilo (34°47'W) dume la plej okcidenta korespondas al la insulo Attu en la Aleutoj (173°11'E), ĉe la Beringa Markolo, kiu disigas Alaskon disde Azio.

Ĝi konsistas el du kontinentoj kaj subkontinento: Nordameriko kaj Sudameriko, Centrameriko (subkontinento) kaj insula arko konata kiel la Antiloj. Laŭ la teorioj de la kontinenta drivo kaj de platotektoniko, tio kio estas Norda kaj Suda Amerikoj dum milionoj da jaroj estis apartaj termasoj. Post la divido de Gondvano kaj Laŭrazio ambaŭ subkontinentoj moviĝis ĝis la nunaj pozicioj, restante unuigitaj per Centrameriko, terponto elmergita inter ili pro la ago de la tektonikaj plakoj, kiu unue estis insula arko kaj pli malfrue ĝi konvertiĝis en laŭlonga tero. La plej maldika punkto de tiu unio estas la Istmo de Panamo, formita antaŭ tri milionoj da jaroj. Alia insula arko, la Antiloj, estas dua konektilo inter la subkontinentoj.

Geografiaj zonoj
Nordameriko Antiloj Centrameriko Sudameriko
Kanada Arkto
Regiono de la Granda Baseno
Grandaj Ebenaĵoj
Grandaj Lagoj
Okcidenta Patrinmontaro
Orienta Patrinmontaro
Suda Patrinmontaro
Bahamoj
Grandaj Antiloj
Malgrandaj Antiloj
Plako-tektoniko de Karibio
Centra Montĉenaro
Sudamerikaj Dezertoj
Sudamerika Karibio
Biogeografia Ĉoko
Llanos del Orinoco
Amazona Plataĵo
Andoj
Altebenaĵo
Granda Ĉako
Gujanoj
Pampa ebenaĵo
Konuso Suda
Patagonio
Grandkanjono Kubo Kanalo de Panamo Amazonio

Riveroj[redakti | redakti fonton]

Plej longaj riveroj de Ameriko
Rivero Longeco (km) Ĉefaj transigitaj landoj
Misisipi-Misuro 6.019  Usono
Parano-Plata-rivero 4.200  Argentino,  Brazilo,  Paragvajo,  Urugvajo
Makenzio 4.240  Kanado
Puruzo 3.590  Peruo,  Brazilo
Madejro 3.239  Bolivio,  Brazilo
Sankta-Francisko 3.199  Brazilo
Jukono 3.185  Usono,  Kanado
Sankt-Laŭrenco 3.058[22]  Usono,  Kanado
Rio Grande del Norte 3.033  Meksiko,  Usono
Paragvaja Rivero 2.625  Argentino,  Bolivio,  Brazilo,  Paragvajo
Saskaĉevano 2.575  Kanado
Kolorado 2.333  Usono,  Meksiko
Orinoko 2.150  Venezuelo,  Kolombio
Mamoreo 2.000  Bolivio
Kolumbio 1.953  Kanado,  Usono
Ukajalo 1.900  Peruo
Putumajo 1.800  Peruo,  Ekvadoro,  Kolombio,  Brazilo
Urugvajo (rivero) 1.770  Argentino,  Brazilo,  Urugvajo
Maranjono 1.600  Peruo
Pilkomajo 1.590  Argentino,  Bolivio,  Paragvajo
Magdaleno 1.543  Kolombio
Bermeĥo 1.450  Argentino,  Bolivio
Kaŭko 1.350  Kolombio
Usumacinto 1.200  Gvatemalo,  Meksiko

Klimato[redakti | redakti fonton]

Acapulco estas unu el multaj urboj, situantaj en tropika regiono.

Pro la grandega surfaco etendiĝinta de nordo al sudo, Ameriko havas preskaŭ ĉiujn klimatojn. Inter la marbordoj de Meksiko, la okcidento de Nikaragvo kaj la sudo de Brazilo, troviĝas la varma klimato en la plataj marbordoj kaj montaraj flankoj. La pluva intertropika klimato kaj la arbaro estas tipaj por granda parto de Centrameriko, la amazona plataĵo kaj la karibaj insuloj, dum ĉe la atlantika marbordo de Kolombio, Venezuelo kaj Gujano troviĝas zono de savanoj.

En la subtropikaj zonoj proksime al la latitudo 30º troviĝas aridaj regionoj, el dezertaj trajtoj kiel Sonora-Dezerto (sude de Usono kaj norde de Meksiko) kaj tiu de Atakama-Dezerto (norde de Ĉilio), dum en Patagona Stepo ekzistas malvarma dezerta klimato. La stepoj utilas kiel transiro al pli malvarmaj klimatoj.

La banloko Rada Tilly, la plej suda de Ameriko

La modera klimato etendiĝas en la mezaj latitudoj kaj ĉe montaroj, ĉefe en la atlantika flanko. La modera klimato kun pluvoj dum tuta jaro troviĝas en la marbordaj strioj de Kanado, Alasko kaj sudo de Ĉilio, igante zonojn kun miksta arbaro, dum la modera kun pluvoj en somero estas la plej etendita klimato sur la superkontinento, ĉefe en la sudorienta parto de Usono, centro de Meksiko kaj sudoriento de Brazilo. La mediteranea klimato troviĝas en Kalifornio kaj en Ĉilia Centra Valo, generante vegetad-stilo konata kiel ĉaparalo.

Laste, la malvarmaj klimatoj etendiĝas laŭlonge de la ekstremoj de la superkontinento en la proksimaĵoj de la polusoj, precipe en Nordameriko. La tundro troviĝas laŭlonge de granda parto de Alasko kaj Kanado, kaj en la sudamerika ekstremo; pro la alteco de Puna de Atacama kaj grandparte pro la montara regiono. Fine, la polusa klimato troviĝas en Gronlando kaj la malvarma klimato pro la alteco de la montaraj zonoj ĉe la Andoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ameriko estas la kvara superkontinento plej loĝata post Azio, Afriko kaj Eŭropo kaj ankaŭ unu el la malpli dense loĝataj, pro ĝia granda surfaco. Tri kvaronoj de la loĝantaro loĝas en urboj.

Politika divido[redakti | redakti fonton]

Dosiero:America Federal Provincial y Departamental.PNG
Politika divido de Ameriko kaj administra divido de ĝiaj landoj.

La amerika superkontinento konsistas el 35 ŝtatoj, 21 dependaĵoj, tri franciaj departementoj kaj unu libera ŝtato asociita al Usono.

 Angvilo  Haitio
 Antigvo kaj Barbudo  Honduro
 Nederlandaj Antiloj  Kajmana Insularo[23]
 Argentino  Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj[23]
Arubo Arubo  Insuloj Falklandoj
 Bahamoj  Turkoj kaj Kajkoj
 Barbado  Britaj Virgulininsuloj
 Belizo  Usonaj Virgulininsuloj
 Bermudo  Jamajko
 Bolivio  Martiniko
 Brazilo  Meksiko
 Kanado  Moncerato
 Ĉilio  Navasa Insulo
Klipertono  Nikaragvo
 Kolombio  Panamo
 Kostariko  Paragvajo
 Kubo  Peruo
 Dominiko  Porto-Riko
 Dominika Respubliko  Saint-Barthélemy
 Ekvadoro  Sankta-Kito kaj Neviso
 Salvadoro Saint-Martin
 Usono  Sankta-Piero kaj Mikelono
 Grenado  Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
 Gronlando  Sankta Lucio
 Gvadelupo  Surinamo
 Gvatemalo  Trinidado kaj Tobago
 Franca Gujano  Urugvajo
 Gujano  Venezuelo

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Meksikurbo, Meksiko
Nov-Jorko, Usono
São Paulo, Brazilo

La tuta loĝantaro estas kalkulita je 859.000.000 ĝis 900.000.000 dividitaj en

  • Nordameriko: 2001 kun 495 milionoj kaj en 2002 kun 501 milionoj (inkluzive de Centrameriko kaj Karibio)
  • Sudameriko: 2001 kun 352 milionoj kaj en 2002 kun 357 milionoj

Etnografio[redakti | redakti fonton]

Virino el indiĝena deveno en la Andoj

La amerika loĝantaro konsistas el 900 mililonoj da loĝantoj proksimume, devenantoj de tri grandaj etnaj grupoj, tiel pro la miksiĝo inter ili (ĉefe en Latinameriko): indianoj kaj eskimoj (kiuj estis la aborigenaj loĝantoj de Ameriko); eŭropanoj (el Hispanio, Portugalio, Britio, Francio, Italio, Germanio, Nederlando, Danio kaj slavaj popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ 572,9 milionoj da homoj, t.e. 63,5% de la amerika loĝantaro) kaj afrikanoj subsaharanoj devenantoj de sklavoj. Ankaŭ estas devenantoj de aliaj enmigrintoj, pli frue, ĉefe el Azio, Meza Oriento kaj Fora Oriento. Eĉ se en ĉiuj amerikaj landoj pli aŭ malpli kvante havas eŭropajn devenantojn, ĝi estas ĉefa en landoj kiaj Argentino, Brazilo, Kanado, Kostariko, Kubo, Ĉilio, Urugvajo kaj Usono. En kelkaj el tiuj landoj, kies loĝantoj havas fizikajn trajtojn de blankuloj, oni observis (laŭ fakaj esploroj) ke sub genenitkaj esploroj ili havas indiĝenan kaj afrikan sangon .[24][25][26] La rasaj problemoj en Ameriko malpliiĝis laŭlonge de la historio, ĉefe laŭleĝe, ĉar la sklaveco estis tute malpermesita kaj forigita en ĉiuj landoj. Tamen, ekzistas malakcepto kaj diskriminacio kontraŭ kelkaj malplimultoj el indiana, afrika aŭ azia origino en klkaj landoj kies ĉefa loĝantaro estas blanka.

Karakterizoj de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Ameriko varias laŭ la vivkondiĉoj. En Latinameriko, la plejparto de siaj loĝantoj estas junuloj inter 15 - 24 jaroj, kaj la vivdaŭro varias inter 60 kaj 80 jaroj. Cetere, pli ol la duono de la loĝantaro en la plimulto de la landoj estas kamparana. Argentino, Kubo, Ĉilio kaj Urugvajo, estas la landoj de Latinameriko kun demografia strukturo relative maljuniĝinta, ĉar la loĝantaro kun 60 jaroj aŭ pli egalas aŭ superas la 13%. En landoj kiel Gvatemalo, Haitio, Salvadoro, Honduro, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo kaj Domingo, ekzistas pli granda junula loĝantaro, regante la junuloj inter 15 kaj 25 jaroj kaj Bolivio estas lando kun proceso je maljuniĝo sed ankoraŭ kun juna loĝantaro. Laste, en Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Kostariko, Meksiko, Peruo, Puerto-Riko kaj Venezuelo, same ilia plimulto konsistas el juna loĝantaro, kvankam en la lastaj jardekoj en Brazilo, Meksiko kaj Puerto-Riko oni spertis progresivan loĝantaran maljuniĝon. Same okazas en la transmaraj departementoj Gvadelupo, Franca Gujano kaj Martiniko (apartenantaj al Francio) kaj en ne latinidaj landoj kiel Bahamoj, Belizo, Gujano, Jamajko, Surinamo, Malgrandaj Antiloj, Trinidado kaj Tobago, inkluzive de la eŭropaj dependaĵoj kiel Nederlandaj Antiloj, Arubo, ktp. En Usono kaj Kanado la plejparto de siaj loĝantoj estas adolta, superante la junulojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Lingvoj plej gravaj kaj plej parolataj en Ameriko.
Montrealo, la plej granda franclingva urbo de Ameriko.

La tuta nombro da lingvoj de Ameriko ege superas kvincenton da lingvoj, dialektoj kaj kreoloj. La precipaj lingvoj estas la altruditaj aŭ alportitaj de la eŭropaj koloniantoj sekvataj de la ĉefaj indianaj kulturoj.

  • La hispana estas parolata de pli ol 372 milionoj da personoj, kun koncentrado en Meksiko, Centrameriko kaj Sudameriko. Krome ekzistas gravaj komunumo de hispanlingvanoj en Usono kaj kelkaj insuloj en Karibio.
  • La angla estas parolata de 325 milionoj da personoj. Ĝi estas la plej parolata lingvo en Usono kaj oficiala en Kanado, Belizo, Gujano, Falk-insuloj kaj en antilaj insuloj. En Puerto-Riko ĝi estas la dua oficiala lingvo.
  • La franca estas parolata en pluraj insuloj de Karibio (kiel Haitio, Gvadelupo kaj Martiniko, inter aliaj) kaj estas oficiala en Kanado (ĉefe parolata en Kebekio) kaj en Franca Gujano.
  • La portugala estas la oficiala lingvo de Brazilo, entute kun pli da 185 milionoj da parolantoj.
  • La keĉua estas la aborigena lingvo plej parolata kun pli da 12 milionoj da personoj. Ĝi estas oficiala kaj en Peruo kaj en Bolivio en la regionoj kie ĝi estas parolata, ĝi ankaŭ estas parolata de konsiderinda malplimulto en Ekvadoro, en la sudo de Kolombio, en Santiago del Estero (Argentino) kaj en la nordo de Ĉilio. Kune al la keĉua, la ajmara ankaŭ oficialas en Bolivio, dum en Peruo nur tie kie ĝi ĉefas. La ajmara estas la unua lingvo de triono de la bolivianoj. En Peruo ankoraŭ ne ekzistas leĝoj kiuj agnoskas la konstitucian oficialecon de la ajmara, nek havas oficialan uzon en la ŝtata administrado, kun la sola escepto de la interkultura dulingva edukado.
  • La haitia kreola estas kreola lingvo surbaze de la franca, plimulte parolata en Haitio.
  • La gvarania estas parolata de pli ol 6 milionoj da personoj, ĉefe en Paragvajo, ĝi ĝi estas oficiala samrange kiel la hispana en la tuta lando.
  • Diversaj aborigenaj lingvoj estas parolataj en Mezameriko, kiel la naŭatla (1,5 milionoj da parolantoj en Meksiko), la kiĉea (1,4 milionoj en Gvatemalo kaj Meksiko), la majaa lingvaro (entute 5 milionoj da personoj en Meksiko kaj Mezameriko), la zapotka (en Oaxaca de 800 mil personoj, ĉefe en Terkolo de Tehuantepeko), la miksteka (Oaxaca kaj Guerrero de pli ol 500 mil personoj), inter aliaj.
  • La nederlanda estas parolata en Nederlandaj Antiloj, Arubo kaj Surinamo.
  • En Gronlando estas oficialaj la dana kaj la gronlanda.

Kelkaj aliaj lingvoj kiuj havas konsiderindan nombron eĉ se ne oficialaj, inter ili:

Religio[redakti | redakti fonton]

La Katedralo de Braziljo, de Oscar Niemeyer.
Nokta vido de la Bahaa Templo en Ĉilio

La precipaj religioj de Ameriko estas la jenaj:

  • Kristanismo (Nordameriko: 85%, Sudameriko: 93%)[27]
    • Romkatolika Eklezio (praktikata de 89% de la meksikanoj;[28][29] proksimume 74% de la loĝantaro de Brazilo, kie la katolika loĝantaro atingas 182 milionojn da homoj, la plej granda katolika nacio de la mondo;[30] proksimume 24% de la usona loĝantarop;[31] kaj pli ol 40% en Kanado[32])
    • Protestantismo (ĉefe praktikata en Usono, kie duono de la loĝantaro estas protestantoj aŭ evangelianoj, kaj Kanado, kun iom pli ol kvarono de la loĝantaro; ekzistas kreskanta movado de evangelianoj kaj pentekostanoj en la tradicia katolika Latinameriko.[33])
    • Ortodoksa Eklezio (ĉefe en Usono kaj Kanado—1% de la usonanoj; ĉi tiu kristana eklezio kreskas pli rapide ol aliaj kristana grupoj en Kanado kaj nun ĝi reprezentas 3% de la kanadanoj)
    • Apartaj kristanaj eklezioj kaj aliaj kristanoj (ĉ. 1,000 malsamaj eklezioj kaj sektoj en tuta Ameriko)
  • Senreligianoj (inkluzive de gnostikuloj, kaj ankaŭ praktikantoj de spiritualaj movadoj kiuj ne konsideras sin organizitaj religioj)
  • Islamo (2 procento de kanadanoj [580,000 persons],[34] 0.6 al 2 procento en Usono [de 1,820,000 al 5,000,000 [35] personoj], kaj 0.2% de la meksikanoj [250,000 personoj];[36] kune, muzulmanoj konsistigas 2.5% de la nordamerika loĝantaro kun gravaj komunumoj en Toronto, Losanĝeleso, Nov-Jorko, Vankuvero, Hustono, Ĉikago, Filadelfio kaj Vaŝingtono—kaj 0.3% en tuta Latinameriko—Argentino havas la plej grandan komunumon kun pli ol 600,000 muzulmanoj, aŭ 1.9% de la argentinanoj[37])
  • Judismo (2% de la nordamerikanoj—proksimume 2.5 procento de Usono kaj 1.2% de Kanado[38]—kaj 0.23 procentoj de la latinamerikanoj—Argentino havas la plej grandan judan komunumon kun 200,000 membroj[39])

Aliaj gravaj religioj kaj kredoj inkluzivas Siĥismon; Budhismon; Hinduismon; Bahaan Kredon; kaj ampleksan gamon de indiĝenaj religioj, el kiuj la plimulto estas animismaj; kaj multaj tradiciaj afrikaj religioj kaj afrikdevenaj religioj. Sinkretismo ankaŭ troviĝas en la afrikaj, katolika kaj indiĝenaj religioj.

Valutoj[redakti | redakti fonton]

Unu usona dolaro
Haitia gurdo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Escritura maya, Los mayas, Bitágora. Arkivita el la originalo je 2007-05-09. Alirita 2010-10-02.
  2. http://www.prepafacil.com/cobach/Main/PrincipalesTeoriasCientificasSobreElPoblamientoAmericano
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-31. Alirita 2010-10-03.
  4. Peopling the New World: a mitochondrial view, D. Andrew Merriwether entrevistado por Sheri Fink, Academy Briefings, New York Academy of Sciences, 1 de diciembre de 2004
  5. Smithsonian Institution, Paleoamerican Origins
  6. http://aupec.univalle.edu.co/informes/marzo98/epidemias.html
  7. http://www.claseshistoria.com/america/colonial-americaportuguesa.html
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-12. Alirita 2010-10-03.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-27. Alirita 2010-10-03.
  10. http://nuevomundo.revues.org/3419
  11. http://html.rincondelvago.com/descolonizacion_2.html
  12. http://v6.yucatan.com.mx/especiales/revolucion/20119900.asp
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-14. Alirita 2010-10-03.
  14. http://personal.telefonica.terra.es/web/mleal/articles/cuba/47.htm
  15. http://www.oas.org/es/
  16. http://www.nafta-sec-alena.org/
  17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-11. Alirita 2010-10-03.
  18. http://www.comunidadandina.org/
  19. http://www.sica.int/
  20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-25. Alirita 2010-10-03.
  21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 1998-07-11. Alirita 2010-10-03.
  22. Inkluzive de la Grandaj Lagoj
  23. 23,0 23,1 Teritorio postulata de Argentino, sed sub brita administrado
  24. SOCIAL IDENTITY Marta Fierro Social Psychologist.. Arkivita el la originalo je 2009-02-25. Alirita 2010-10-02.
  25. massive immigration of European Argentina Uruguay Chile Brazil. Arkivita el la originalo je 2009-02-25. Alirita 2010-10-02.
  26. Latinoamerica.. Arkivita el la originalo je 2009-03-18. Alirita 2010-10-02.
  27. http://www.cbc.ca/montreal/features/religion/christianity_world.html
  28. http://encarta.msn.com/encyclopedia_761576758_4/Mexico.html%7Cwork=%7Carchiveurl=http://www.webcitation.org[rompita ligilo]
  29. http://www.inegi.gob.mx/prod_serv/contenidos/espanol/bvinegi/productos/censos/poblacion/2000/definitivos/Nal/tabulados/00re01.pdf
  30. International Religious Freedom Report, U.S. Department of State. Retrieved on 2008-06-08.
  31. CIA - The World Factbook - United States. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2010-10-03.
  32. The Daily, Tuesday, May 13, 2003. Census of Population: Income of individuals, families and households; religion. Arkivita el la originalo je 2008-10-18. Alirita 2010-10-03.
  33. The World Today - Catholics faced with rise in Protestantism
  34. Population by religion, by province and territory (2001 Census). Arkivita el la originalo je 2007-11-05. Alirita 2010-10-03.
  35. Understanding Islam by Susan Headden of U.S. News & World Report. April 7, 2008.
  36. Islam and Christianity: Islam in Mexico
  37. http://www.state.gov/g/drl/rls/irf/2006/71446.htm
  38. Canadian Jewry Today: Portrait of a Community in the Process of Change - Ira Robinson. Arkivita el la originalo je 2009-09-17. Alirita 2010-10-03.
  39. First Planeload of Jews Fleeing Argentina Arrives in Israel. Arkivita el la originalo je 2008-02-01. Alirita 2010-10-03.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.