Pordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pordo

Pordo estas strukturo en muro kiu ebligas eniron kaj eliron. Ĝi estas trovebla en domoj, konstruaĵoj, veturiloj, kaĝoj, ŝrankoj, ktp. Oni fermas kaj malfermas pordon per anso. Pordoj ĝenerale estas ŝloseblaj per seruro.

Ĝi povas esti simpla tuko (teksaĵo) ekz. ĉe nomadoj, ĉe la lokligitaj popoloj aperis la fermebla ligna pordo (ĝenerale en la urboj). En la moderna epoko la pordoj jam estas produktitaj el plasto, fero, aluminio ktp. kiel portanta strukturo.

Terminaro[redakti | redakti fonton]

Pordo en Kartvelio.

Laŭ Francisko Azorín pordo estas Enirejo; movebla fermilo de enirejo.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita par (iri), kaj de tie la greka poros (pasaĵo) kaj de tie la latina porta. Kaj li aldonas liston de rilataj terminoj nome pordeto, pordego, pordohoko, pordistejo, pordofrapilo, pordokadro, pordopanelo, pordokurteno, ligna pordo, tabulata pordo, dufolia pordo, glitpordo, kradopordo, surpordo, urbopordo, remizopordo, kastelopordo.[2]

Pordotipoj[redakti | redakti fonton]

Tipoj laŭ funkcio:

  • klappordo - horizontala pordo sur planko aŭ plafono
  • sving-pordo - risorta pordo, kiun oni povas malfermi de ambaŭ flankoj kaj kiu mem refermiĝas sed ne ŝlosiĝas
  • ŝovpordo - pordo kies plataĵo ŝoviĝas sur reloj, paralele al la muroj
  • turnpordo - plur-ala (3-4) pordo, tra kiu oni trafikas turnante ĝin. Ĝin patentigis la 7-an de aŭgusto 1888 Theophilus Van Kannel, en Usono.

Pordego estas aperturo, kiu donas aliron al ejo ĉirkaŭita per muregoj aŭ barilo. Pordegoj povas esti uzataj por kontroli kiu en- aŭ el-iras. Pordego ankaŭ povas havi nuran ornaman aŭ simbolan funkciojn.

Rimarkindaj pordoj[redakti | redakti fonton]

Pordo de Alcalá (orienta fasado)
Iŝtar-pordo[redakti | redakti fonton]

Iŝtar-pordo estis unu pordo el urbo Babilono. Ĝi estis konstruita ĉirkaŭe 575 a.K. de Nebukadnecar la 2-a kaj dediĉita al la diino Iŝtar. La monumenta pordo estis kovrita per bluglazuritaj kaheloj.

Pordoj Skeoj[redakti | redakti fonton]

Pordoj Skeoj, fabelaj pordoj de la urbo Trojo.

Lokoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri pordo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo. 
  • Citaĵo
     Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas. 
  • Citaĵo
     En bona ordo tra la pordo! 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 170.
  2. Azorín, samloke, paĝoj 170-171.
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-01-28.