Sinjoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sinjoro (mallongigita S-ro) estas titolo de ĝentileco por viroj. Oni povas uzi ĝin kun la plena nomo (S-ro Lazaro Zamenhof) aŭ kun nur la familia nomo (S-ro Zamenhof).

La titolo ankaŭ estas uzata por la posedanto de sklavoj kaj servuloj rilate al ili, tiel ĝi estas sinonimo de mastro. Por religiuloj ĝi ankaŭ estas uzata kun la signifo Dio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La latina "senior", t. e. "la pli aĝa", estas origino de la hispana "señor" [senjor], la portugala "senhor" [sinjor] kaj la itala "signore" [siɲɲore], krom la franca "sieur". La Esperanta vorto venas de la itala formo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri sinjoro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili [1]:

  • Citaĵo
     Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. 
  • Citaĵo
     Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj. 
  • Citaĵo
     Estu sinjoro de via vorto. 
  • Citaĵo
     Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.